Ekzistas du manieroj uzi respondvortojn ĉe negativaj demandoj. Unu sistemo estas pli ofta en okcidentaj lingvoj, la alia sistemo estas pli ofta en orientaj lingvoj. Tial oni povas paroli pri okcidenta kaj orienta uzado, sed fakte en multaj landoj kaj lingvoj ambaŭ sistemoj ekzistas paralele. Ankaŭ en Esperanto ambaŭ sistemoj estas hejmaj. Zamenhof pli ofte uzis jes kaj ne laŭ la okcidenta sistemo, sed li ankaŭ plurfoje uzis la orientan sistemon.
En la okcidenta sistemo jes reprezentas pozitivan respondfrazon, kaj ne reprezentas negativan respondfrazon. Negativa respondfrazo estas frazo kun nea vorto (ne aŭ NENI-vorto) en la ĉeffraza parto. En la okcidenta sistemo la signifo de respondvorto estas sendependa de la formo de la demando. Se la demando estas nea, oni respondas per la sama respondvorto, kiun oni uzus, se la demando estus sen nea vorto. Gravas nur la formo de tiu respondfrazo, kiun la respondvorto reprezentas:
Ĉu vi volas kafon? (pozitiva demando)
— Jes! (= Mi volas kafon.)
— Ne! (= Mi ne volas kafon.)
Ĉu vi ne volas kafon? (negativa demando)
— Jes! (= Mi volas kafon.)
— Ne! (= Mi ne volas kafon.)
Ĉu vi nenion deziras?
— Jes! (= Mi ja deziras ion.)
— Ne! (= Mi deziras nenion.)
Por respondi (laŭ la okcidenta sistemo) jese al nea demando, oni povas ankaŭ uzi la emfazan respondon Jes ja! = Jes, tiel ja estas! (aŭ simile): Ĉu vi ne volas trinki la malvarman kafon? — Jes ja! (= Jes, mi ja volas trinki ĝin.) Kelkaj uzas tamen anstataŭ jes ja.
En la orienta sistemo jes konfirmas ekzakte tion, kion la demando enhavas, kaj ne malkonfirmas la tutan demandofrazon. En tiu sistemo jes kaj ne interŝanĝas rolojn ĉe neaj demandoj:
Ĉu vi volas kafon? (pozitiva demando)
— Jes! (= Mi volas kafon.)
— Ne! (= Mi ne volas kafon.)
Ĉu vi ne volas kafon? (negativa demando)
— Jes! (= Mi ne volas kafon.)
— Ne! (= Mi ja volas kafon.)
Ĉu vi nenion deziras?
— Jes, mi nenion deziras.
— Ne, mi ja deziras ion.
Ambaŭ sistemoj respondi al neaj demandoj, estas logikaj, sed en malsamaj manieroj. Estus bone, se nur unu sistemo ekzistus en Esperanto. Principe oni povas rekomendi la okcidentan sistemon, ĉar ĝi estas ĝis nun la pli ofte uzata, kaj klare la pli ofta ĉe Zamenhof. Sed ŝajnas, ke ne estas eble atingi tute unuecan uzon de unu sola sistemo. Ambaŭ uzoj estas hejmaj en la lingvo. Oni tial estu singarda pri respondado al negativaj demandoj. Oni prefere aldonu klaran respondfrazon por ne riski miskomprenon.
Fragmento el la libro: Bertilo Wennergren: Detala Gramatiko de Esperanto, el la ĉapitro 16 Demandoj kaj respondoj, pp. 109-111. (Eldonis eldonejo Espero, Partizánske, SK, 2010)
Pokud není uvedeno výslovně jinak, toto dílo i jeho jednotlivé části podléhají licenci Creative Commons Uveďte původ-Neužívejte komerčně-Nezpracovávejte 4.0 Mezinárodní License.
Created by Katjo